Ivan Vazov
AMO NECESAS

Tre honorindaj estas: la indigno,
pri ĉiu hom' la severjuĝa voĉ',
vortvipoj flamaj kun kolera digno
pri mankoj, kulpoj, malvirtaĵ', diboĉ'.

Kaj bone estas: vipi la jarcenton,
pri l' kulpa mondo esti akuzist',
insultojn galajn ĵeti sur homgenton,
ripetadatajn ekde l' mondekzist'.

Sed jen plibono, tamen frato mia,
ol la kolero nobla kaj furor',
ĝi estas amo: heroaĵo dia,
tre malfacila nun, sed granda glor'.

Ĉar ami estas scii pekpardoni,
kaj scii: estas granda pov' en ni,
ĉar ami estas: kun kuraĝ' rekoni:
ni pekas, kiel ĉiuj, se ne pli.

Kaj kredi: venkos Dio lumosage
en kompatinda homa korprofund',
ne vorte lukti kun Malbon', sed age,
balzame veni, ne kun vip' al vund'.

Juĝvortojn ĉiu, eĉ krimulo trovas,
la mond', jen, plenas de malama bru'.
Amo necesas al ni, nur ĝi povas
ekteni sanktan krucon de Jesu'.